Job 22

1Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris: 2Ĉu Dion povas instrui homo? Ĉu povas Lin instrui eĉ saĝulo? 3Ĉu por la Plejpotenculo tio estas utila, se vi estas virta? Kaj ĉu Li havas profiton de tio, se via konduto estas pia? 4Ĉu pro timo antaŭ vi Li disputos kun vi, Iros kun vi al juĝo? 5Via malvirteco estas ja granda, Kaj viaj malbonagoj ne havas finon. 6Vi prenis de viaj fratoj garantiaĵon vane, De preskaŭ-nuduloj vi deprenis la vestojn; 7Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon; 8Per forta brako vi akiris teron, Kaj dank� al eminenteco vi loĝis sur ĝi; 9Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis. 10Pro tio ĉirkaŭe de vi estas kaptiloj, Kaj subita teruro vin timigas. 11Aŭ pro mallumo vi nenion vidas, Kaj multego da akvo vin kovris? 12Ĉu ne estas Dio tie alte en la ĉielo? Rigardu la stelojn, kiel alte ili estas. 13Kaj vi diras: Kion scias Dio? Ĉu Li povas juĝi en mallumo? 14La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas; Kaj Li nur rondiras en la rondo de la ĉielo. 15Ĉu vi konservas la vojon antikvan, Kiun iradis homoj malpiaj, 16Kiuj estis kaptitaj antaŭtempe, Kaj kies grundo disverŝiĝis kiel rivero, 17Kiuj parolis al Dio: Foriru de ni! Kion povas fari al ni la Plejpotenculo? 18Kvankam Li plenigis iliajn domojn per bonaĵo. Sed la pensmaniero de malvirtuloj estas malproksima de mi. 19La virtuloj vidos kaj ĝojos; La senkulpulo mokos ilin: 20Certe malaperis nia kontraŭulo, Kaj kio restis, tion ekstermis fajro. 21Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon; Per tio venos al vi bono. 22Prenu el Lia buŝo instruon, Kaj metu Liajn vortojn en vian koron. 23Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiaĵon el via tendo. 24Ĵetu en la polvon la multekostan metalon, Kaj la Ofiran oron sur la ŝtonojn de la torentoj; 25Tiam la Plejpotenculo estos via oro kaj via brilanta arĝento; 26Ĉar tiam vi havos vian plezuron en la Plejpotenculo, Kaj vi levos al Dio vian vizaĝon; 27Vi preĝos al Li, kaj Li vin aŭskultos; Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos; 28Se vi ion decidos, ĝi plenumiĝos ĉe vi; Kaj super viaj vojoj brilos lumo. 29Ĉar tiujn, kiuj humiliĝis, Li altigos; Kaj kiu mallevas la okulojn, tiu estos savita. 30Ankaŭ tiun, kiu ne estis senkulpa, Li savos; Tia estos savita pro la pureco de viaj manoj.

Copyright information for Esperanto